Senmova punkto

Senmovaj punktoj (ruĝa plusoj) kaj trafleksaj punktoj (verdaj cirkloj). Ĉiuj senmovaj punktoj en ĉi tiu grafikaĵo estas lokaj (ne mallokaj) maksimumoj kaj minimumoj.
Selaj punktoj (kiuj estas samtempe senmovaj punktoj kaj trafleksaj punktoj). Ĉi tie la maldekstra estas pligrandiĝanta trafleksa punkto kaj la dekstra estas malpligrandiĝanta trafleksa punkto.

En matematiko, senmova punkto estas valoro de argumento (argumentoj) de la funkcio en kiu la derivaĵo estas nulo (la gradiento estas nulo por okazo de funkcio de kelkaj variabloj). Tiel, ĉi tio estas loko kie la funkcio haltigas sian pligrandiĝon aŭ malpligrandiĝon, de ĉi tie estas la nomo).

Por la grafikaĵo de unu-dimensia funkcio, ĉi tio respektivas al punkto sur la grafikaĵo kie la tanĝanto estas paralela al la x-akso. Por la grafikaĵo de du-dimensia funkcio, ĉi tio respektivas al punkto sur la grafikaĵo kie la tanĝanta ebeno estas paralela al la x-y-ebeno.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne