Senoksigenaj akvoj (aŭ anoksiaj) estas areoj de mara akvo, nesala akvo aŭ grundakvo kiuj estas elĉerpita je solvita oksigeno kaj estas je plej ekstrema kondiĉo de ipoksio.Pli precize la usona Geological Survey (geologia esplorservo) difinas kiel anoksiaj akvoj tiujn kun solvita oksigena koncentro de malpli ol .5 miligramoj por litro.[1] Tiu kondiĉo troviĝas ĝenerale en areoj kiuj havas limigitan aliron al akvoŝanĝo.
Plej ofte, oni evitas ke oksigeno atingu la plej profundajn nivelojn per fizika bariero kia koto aŭ ŝlimo.[2] same kiel per forta densotavoligo, en kiu, ekzemple, pli hipersalaj akvoj restas funde de baseno. Anoksaj kondiĉoj okazas se la indico de oksidigo de organika materialo fare de bakterioj estas pli granda ol la havigo de solvita oksigeno.
Anoksia akvo estas natura fenomeno,[3] kaj ekzistis tra la tuta geologia historio. Fakte, kelkaj proponas ke la Amasa Formortiĝo de Permio–Triaso, nome amasa formortiĝo de specioj el la maroj de la mondo, rezultis el disvastigataj anoksiaj kondiĉoj. Nuntempe ekzistas anoksiaj basenoj, por ekzemplo, en la Balta Maro,[4] kaj aliloke (vidu sube). Ĵuse, estis kelkaj indikoj ke plantoziĝo pliigis la etendon de la anoksiaj akvoj en areoj kiaj la Balta Maro, la Golfo de Meksiko[5] kaj la Kanalo Hood en Vaŝingtonio.[6]