La senrubeco (angle zero waste) estas kaj movado kiu celas je ula skalo malpliigi la kvanton de produktataj ruboj (ekzemple per la uzado de reuzeblaj produktoj prefere de forĵetendaj aŭ malnoviĝontaj produktoj, aŭ la aĉetado de grocaj nutraĵoj), kaj pli ĝenerala strategio kiu strebas malpliigon de la produkto de ruboj de la industriaj socioj. Ĉi-tiu strategio apogiĝas sur:
Laŭ la Zero Waste International Alliance (angle: "Senrubeca internacia alianco"), senrubeco estas "konservado de ĉiuj rimedoj per respondeca produktado, konsumo, reuzado kaj reakiro de produktoj, pakumoj kaj materialoj sen cindrigado kaj sen surteraj, akvaj aŭ aeraj elfluoj, kiuj minacas la medion aŭ la homan sanon."[1]