Septimo Severo (latine Lucius Septimius Severus; naskita en 146; mortinta en 211) estis romia imperiestro ekde 193 ĝis 211.
Li estis la unua romia imperiestro de deveno el Nordafriko kiu atingis la tronon kaj la fondinto de la dinastio Severa. Post sia morto, li estis proklamita Divus (dio) fare de la Senato.