Sereso (grekeΣέρρες respektive Νομός Σερρών - Nomos Serron) estas regiona distrikto de Grekio (unu el sume 51 regionaj distriktoj), kiu situas en la - ene de Grekio norda - moderna administra regiono Meza Makedonio. Ĝis administra reformo de la jaro 2010 la distrikto havis la statuson de provinco, "prefektujo", kiu greke nomigis Νομός, do "nomos". La teritorio kovras areon de 3 968 km² kaj dum la jaro 2011 havis 176 430 loĝantojn. Ĉefa loĝloko estas la samnoma urbo Sereso.