Serge Lifar | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Сергій Михайлович Лифар |
Naskiĝo | 20-an de marto 1905 en Pyrohiv, Kieva gubernio, ![]() |
Morto | 15-an de decembro 1986 (81-jaraĝa) en Laŭzano, Vaŭdo, ![]() |
Tombo | Rusa tombejo en Sainte-Geneviève-des-Bois ![]() |
Lingvoj | rusa • franca |
Ŝtataneco | Francio Rusia Imperio Sovetunio ![]() |
Memorigilo ![]() | |
Okupo | |
Okupo | baleta dancisto verkisto baleta majstro koreografo dancisto ![]() |
TTT | |
Retejo | https://www.sergelifar.org |
Serge LIFAR (ukraine Сергій Михайлович Лифар, Serhij Miĥajloviĉ Lifar) (Kievo, 2a de aprilo 1905 - Laŭzano, 15a de decembro 1986) estis franca dancisto, koregrafo kaj direktoro de kompanio de ukraina deveno.
Li estis, en la 1920-aj jaroj, dancisto kaj poste unua dancisto en la Rusaj Baletoj de Sergej Djagilev kaj unua dancisto kaj direktoro de la Baleto de la Opero de Parizo dum preskaŭ tri jardekoj. Lifar estas konsiderata kiel plinoviganto kaj moderniganto de la franca baleto kaj lia influo sur ĉiuj aspektoj de la franca danco en la dua duono de la 20a jarcento estas certa.[1] Sub lia hegemonio aperis ne nur steluloj de la Baleto de la Opero kiel Yvette Chauviré, Lycette Darsonoval, Michel Renault, Solange Schwarz, Liane Daydé, sed ankaŭ reprezentantoj de pli juna generacio kiel Roland Petit, Janine Charrat, Nina Viroubova kaj aliaj. Kiel fakulo pri danco kaj kronikisto de sia tempo li lasis interesajn tekstojn kiuj havigas ĉiam tre interesajn personajn informojn pri la danco de tiu epoko.