Serge Reggiani

Serge Reggiani
Persona informo
Naskiĝo 2-an de majo 1922 (1922-05-02)
en Reggio nell'Emilia, Emilio-Romanjo,  Reĝlando Italio
Morto 23-an de julio 2004 (2004-07-23) (82-jaraĝa)
en Boulogne-Billancourt
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Tombejo de Montparnasse, 9 Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj franca
Loĝloko Reggio nell'Emilia
Ŝtataneco Italio (1946–2004)
Reĝlando Italio (1922–1946)
Francio Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Cours Simon Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Noëlle Adam (mul) Traduki (2003–2004)
Annie Noël (en) Traduki (1958–1973)
Janine Darcey (en) Traduki (1945–1955) Redakti la valoron en Wikidata
Infanoj Stéphan Reggiani (en) Traduki
 ( Janine Darcey (en) Traduki)
Simon Reggiani (en) Traduki
 ( Annie Noël (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kantisto
teatra aktoro
pentristo
filmaktoro Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo http://serge-reggiani.com/
vdr

Serge REGGIANI (Reggio Emilia Italia, 2-a de majo 1922 - Parizo, 23-a de julio 2004) estis franca aktoro, kantisto kaj muzikisto de itala deveno.

Enmigrinta en Francion kun sia familio, ok-jaraĝa li alvenis al Yvetot (Normandio), kaj dediĉis sin juna al teatro kun sukcesoj kaj en la klasika repertorio (Jean Racine kaj Lope de Vega) kaj en la moderna: Armand Salacrou, Jean-Paul Sartre (kies Les Séquestrés d'Altona li premieris en 1959) kaj Jean Cocteau.

En 1966, Barbara, allogita per lia disko de kantoj de Boris Vian, proponis lin fari la unuan parton de ŝia turneo. Barbara helpis lin eduki lian voĉon. Li baritonis Le Barbier de Belleville, Ma Liberté, Les Loups sont entrés dans Paris, Sarah («La femme qui est dans mon lit n'a plus vingt ans depuis longtemps»), Venise n'est pas en Italie kaj Le Déserteur de Boris Vian.

En 1973 li publikigis disk-albumon Poètes (Polydor) kaj membiografion en 1990 titolitan La question se pose.

En la 2000-aj jaroj li ricevis omaĝojn. En 2004 li mortis hejme pro korkrizo estante 82-jaraĝa, kaj liaj restaĵoj kuŝas en la Tombejo de Montparnasse de Parizo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne