ER2 kaj ER9 estas sovetiaj aŭ post-sovetiaj regionaj (plejparte antaŭurbaj) pasaĝeraj elektraj motortrajnoj (trajnoj kiuj estas elektraj multoblaj unuoj). La trajnoj estas vaste haveblaj en Rusio, Ukrainio kaj kelkaj aliaj landoj de la eksa Sovetio.
En 2007, 4085 iroj de regionaj trajnoj dum tago (en ĉiu direkto) estis sur la Rusiaj Fervojoj [1]. Plejparto de ili estis elektraj trajnoj.
La unua elektre motortrajna veturo en Sovetunio okazis la 6-a de julio de 1926 laŭ itinero Bakuo–Sabunĉi.[2]
![]() ER9-30 en Murom |
![]() ER2-1347 |
La trajnoj estis produktataj kun du malsamaj formoj de fina vagono - kun rondo-forma stirejo (maldekstra bildo) kaj kun ortangulo-forma stirejo (dekstra bildo). Formo de fina vagono ne estas distingo inter ER2 kaj ER9. Simple rondo-formaj stirejoj estas pli malnovaj kaj ortangulo-formaj stirejoj estas pli novaj. |