![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() servalo en Tanzanio
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Servalo (Leptailurus serval) estas specio de mezgrandaj afrikaj karnomanĝuloj el genro feliso, familio felisedoj, ordo karnovoruloj, klaso mamuloj. Ĝia raso estas proksima al Afrika ora kato kaj Karakalo.
Servaloj, oftaj en Afriko, vivas ĉefe en humidaj savanoj, precipe sude de Saharo, en areoj kun arbustoj, herboj, proksime al akvo. Ili havas longajn krurojn kaj estas tre rapide moviĝemaj bestoj. Servalo lerte grimpas arbon, bone saltas. Ĝi ĉasas nokte, ĉefe birdojn kaj malgrandajn mamulojn (ronĝulojn).
La korpo de la servalo estas svelta, la kolo estas longa, la kapo relative malgranda kun grandaj oreloj. Ĝia vosto longas 20–30 cm, ĝia korpo (sen vosto) 80–100 cm. Ĝia ŝultroalto estas ĉirkaŭ 50 cm, la besto mem pezas ĉirkaŭ 15 kg.
Ĝia felo estas longhara, sur la ventro buterblanka, sur la dorso flava aŭ ruĝeta kun nigraj makuloj kaj strioj. Ĉar la makulado, koloro povas diferenci laŭ regionoj, oni kreis subspeciojn laŭ tio.
Servalino naskas 2–4 idojn post graveda tempo de 68–74 tagoj.