Seyyal Taner

foto Seyyel Taner
Foto de Seyyel Taner

Seyyal Taner (naskiĝis la 28-an de septembro 1952 en Şanlıurfa, Turkio) estas turka kantistino kaj aktorino.[1] Kvankam fama pro sia muziko, Seyyal Taner komencis sian karieron kiel aktorino kun partopreno en ĉirkaŭ 40 filmoj. Dum ŝia kariero, multaj de ŝiaj kantoj fariĝis furorkantoj.

Ŝi variis sian muzikan stilon dum sia kariero, enkondukante elementojn de regeo, roko, nova ondo, 'folk' - popola muziko, 'dance' kaj funko en sia muziko. Ŝi estas persono, kiu alportis viglecon kaj novigon al la turka muziko. Kiam iu mencias pri ŝi, la adjektivoj kiel stranga, eksterterana, freneza, kuraĝa, ribela estas uzitaj.[2][2] Ŝi elstaris ne nur pro sia voĉo kaj kantoj, sed ankaŭ pro ŝiaj eksterordinaraj vestaĵoj..

Cetere, ŝi estas konata kiel la unua turka kantistino, kiu samtempe kaj kantas kaj dancas koreografie sur podio.[2] Ŝi provis enkonduki okcidentan muzikprezentadon en Turkio. Ŝi aranĝis serion de vidaj kaj muzikaj prezentoj. Laŭpaŝe, ŝia stilo fariĝis virina moda tendenco laŭ la 1970aj, 1980aj kaj 1990aj jaroj.

Dum ŝi fariĝis en 1986 due kun la kanto "Dünya" en la nacia antaŭkonkurso por Ŝi partoprenis en la Eŭrovido-Kantokonkurso, ŝi kaj Lokomotif akiris en 1987 unuan lokon kun la kanto "Şkestoım Sevgi Üstüne" en la nacia finalo de la kantokonkurso. Tamen en la internacia finalo ili malsukcesis trafi ajnajn punktojn kaj finis je la lasta loko en la Eŭrovido-Kantokonkurso 1987.[3] Tra la 1980aj jaroj, ŝi kreis grandajn furorkantojn kiel "Elalem Ne Der", "Naciye", "Leyla", "Nanay" kaj "Neler Oluyor".[4]

En 1990, ŝi translokiĝis al Bodrum. En 2002, ŝi revenis kaj eldonis sian plej bonan albumon : "Seyyalname". Post ĉi tiu albumo, ŝi eldonis "En İyileriyle Seyyal Taner" en 2005 kaj "En İyileriyle Seyyal Taner 2" en 2007. En 2007, ŝi havis duetan kanton "Erkek Adamsın" kun Zakkum. Unua filmeto de la albumo Etna Roko estis farita por Sevda Zindanları. Kun ĉi tiu albumo, Taner komencis koncertan serion. En 2014, ŝi kantis "Povasımsın Deme Bana" en la albumo "Wonderland" apartenanta al İlhan Erşahin.

Seyyal Taner estas konsiderata esti geja ikono kaj la turka geja komunumo brakumis ŝin kiel ikono de turka popmuzika kulturo.

  1. Ayşe Arman. (27 December 2013) Taner: Bana 'kamerayla sevişen kadın' derlerdi (turke). NTV. Arkivigite je 2014-08-19 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2014-08-19. Alirita 2016-01-07 .
  2. 2,0 2,1 2,2 Başak Çokan. "Seyyal Taner", gazeto Sabah', 15 November 2012. Kontrolita 19 July 2014.
  3. Eurovision Song Contest 1987.
  4. "Seyyal Taner Geri Dönüyor?", Sabah, 2012-03-07. Kontrolita 2014-07-19. (turke)

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne