Shameless | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Shameless |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | komedia dramo, LGBT-related television series |
Reĝisoro | John Wells |
Aktoroj | William H. Macy • Emmy Rossum • Justin Chatwin • Ethan Cutkosky • Shanola Hampton • Steve Howey • Emma Kenney • Cameron Monaghan • Jeremy Allen White • Joan Cusack • Emma Greenwell • Laura Slade Wiggins • Noel Fisher • Zach McGowan • Jake McDorman • Emily Bergl • Isidora Goreshter |
Amplekso | |
Sezonoj | 11 |
Epizodoj | 134 |
Daŭro sen reklamoj | 57 |
Elsendo | |
Bilda formato | 16:9 |
Elsendita | 9 jan. 2011 – 11 apr. 2021 |
Eksteraj ligiloj | |
Oficiala retejo | |
ĉe IMDb | |
Shameless (senhonta) estas usona televidserio bazita sur la brita serio de la sama nomo. La serio estas drama komedio. Senhonta estis elsendita sur la kanalo Showtime en la periodo 2011-2021 kaj konsistas el 11 sezonoj.
La serio temas pri la malfunkcia Gallagher-familio kiu vivas sur la Suda Flanko de Ĉikago en Usono. La familio estas tre malriĉa kaj ni sekvas la patron Frank Gallagher kaj la ses infanojn Fiona, Lip, Ian, Debbie, Carl kaj Liam. Krome, ni sekvas la najbarojn Kevin kaj Veronica. La serio estas konata pro fokuso peze pri sekso, drogmanio kaj krimo.
Estas multaj diferencoj inter la roluloj kaj inter la intrigoj de la brita serio kaj la usona, ekzemple Ian en la originala versio ne aliĝas al milita internulejo kaj krome en la brita serio Fiona kaj Steve forlasas la serion ĉe la fino de sezono 2 kaj multaj aliaj esencaj karakteroj foriras poste en la serio.
La serio gajnis plurajn premionomumojn, inkluzive de Premio Emmy kaj Premio Ora Globo, inter aliaj por la prezentoj de Emmy Rossum, Joan Cusack kaj William H. Macy, kie ĉi-lasta gajnas la Screen Actors Guild Award por Plej bona Aktoro en Drama Serio por 2015 [1][2].