Shepard Fairey | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 15-an de februaro 1970 (55-jaraĝa) en Charleston | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Rod-Insula Lernejo de Dezajno Porter-Gaud School (en) ![]() Idyllwild Arts Academy (en) ![]() Wando High School (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Fairey, Frank Shepard vd | ||||
Okupo | grafitia artisto grafikartisto ilustristo artisto de novaj komunikiloj murpentristo grafikisto serigrapher (en) ![]() dezajnisto aktivulo ![]() | ||||
Laborkampo | Publika arto, urba arto, vidigaj artoj, grafiko, fasonado kaj illustration (en) ![]() ![]() | ||||
Aktiva en | Los-Anĝeleso • Palmaj Fontoj • Providence vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Nelson Mandela Mural ❦ Andre the Giant Has a Posse ❦ Barack Obama "Hope" poster ❦ Mural by Shepard Fairey & Vhils in Lisbon ❦ Peace Guardian vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Frank Shepard FAIREY (naskita la 15-an de februaro 1970 en Charleston, suda Karolino) estas usona nuntempa artisto, stratartisto, grafikisto kaj ilustristo, aktivulo kaj fondinto de OBEY Clothing. Junaĝe li okupiĝis kun la rultabulsceno. Li unue iĝis konata pro sia André the Giant Has a Posse kampanjo. En 1989, li dezajnis la OBEY-varmarkon ekzamenante la Rod-Insulo-Lernejon de Dezajno.
Fairey dezajnis la afiŝon "Hope" de Barack Obama por la usona prezidant-elekto en 2008. La Instituto de Nuntempa Arto en Boston nomis lin unu el la plej famaj kaj influaj stratartistoj. Lia laboro estas en la kolektoj de la Smithsonian Institucio, la Los-Anĝeles-Kantona Muzeo de Arto, la Muzeo de Moderna Arto de Novjorko , la San-Diega Muzeo de Moderna Arto, la Nacia Portretgalerio, la Virginia Muzeo de Belartoj, kaj la Muzeo Viktorio kaj Alberto[1][2].
Lia stilo estis priskribita kiel "aŭdaca, ikoneca stilo bazita sur stiligo kaj idealigo de bildoj" [3].
Li kutime nur uzas sian mezan nomon kaj familian nomon.