Shirley Anita Chisholm (naskita en St. Hill; 30a de novembro, 1924 – 1a de januaro, 2005) estis usona politikisto, edukisto kaj aŭtoro.[1] En 1968, ŝi fariĝis la unua nigra virino elektita al Usona Kongreso de 1969 ĝis 1983.[2] En la usonprezidenta balotado de 1972, ŝi fariĝis la unua nigra kandidato por kandidatigo de grava partio por Prezidanto de Usono kaj la unua virino kiu eniris elektprocezon por iĝi prezidenta kandidato de la Demokrata Partio.
En 2015, Chisholm post sia morto ricevis la Prezidentan Medalon de Libereco.