Sicilio | |||
itale Sicilia, sicile: Sicilia | |||
Italia regiono kun speciala statuto • kultura regiono | |||
Palaco de la Normandoj, sidejo de la regiona sicilia asembleo.
| |||
|
|||
Oficiala nomo: Sicilia | |||
Ŝtato | Italio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Apenina duoninsulo | ||
Zono | Itala insularo | ||
Parto de Italio | Suda Italio | ||
Historiaj regionoj | Sicilia reĝlando, Reĝlando de la du Sicilioj | ||
Provincoj | 9
| ||
Kelkaj urboj | 11
| ||
Rezervejo | Naturrezervejo Zingaro | ||
Ĉefurbo | Palermo | ||
- mezo | Palermo | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
- koordinatoj | 38° 07′ 00″ N 13° 22′ 00″ O / 38.11667 °N, 13.36667 °O (mapo) | ||
Plej alta punkto | |||
- situo | Etna | ||
- alteco | 3 328 m s. m. | ||
Areo | 25 711,0 km² (2 571 100 ha) | ||
Loĝantaro | 4 983 478 (2019) | ||
Denseco | 193,83 loĝ./km² | ||
Akvoj | Mediteraneo, Tirena Maro, Ionia Maro | ||
Vulkano | Etna | ||
Plantaro | 5
| ||
regiona prezidanto | Renato Schifani (en 2025) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | Arkeologia areo en Agriĝento | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1997 (#21) | ||
Numero | 831 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | i, ii, iii, iv | ||
Situo enkadre de Italio
| |||
Situo de Palermo enkadre de insulo Sicilio
| |||
Vikimedia Komunejo: Sicilia | |||
Retpaĝo: www.regione.sicila.it | |||
Sicilio (itale Sicilia, Sicìlia sicililingve[1], Səcəlia gaŭl-itale, Siçillja en arbereŝa dialekto[2], Σικελία en la greka lingvo), estas la plej granda insulo de la mediteranea maro. La Sicilia Regiono havas specialan aŭtonoman statuson kaj ĝia ĉefurbo estas Palermo. Ĝi apartenas al Italio kaj troviĝas en ties plej suda parto. Sicilio situas en la centra Mediteraneo kaj etendiĝas ekde la pinto de la Apenina duoninsulo, de kiu ĝi estas apartigita nur per la mallarĝa Mesina Markolo, direkte al la nordafrika marbordo. Ĝia plej konata altaĵo estas Etna, kiu, 3 350 metrojn alta, estas la plej alta aktiva vulkano en Eŭropo kaj unu el la plej aktivaj en la mondo[3]. La insulo havas tipan mediteranean klimaton.
La plej frua arkeologia pruvo pri homa ekloĝado en la insulo originas el la frua 12 000-a jaro a.K.[4][5] Je proksimume 750 a.K., Sicilio estis la loko por kelkaj fenicaj kaj grekaj kolonioj, kaj dum la sekvaj 600 jaroj, ĝi estis la batalkampo de la grek-punikaj kaj romi-punikaj militoj, kiuj finiĝis per la romia detruo de Kartago. Post la falo de la Romia Imperio en la 5-a jarcento, Sicilio ofte havis malsamdevenajn regantojn, kaj dum la frua Mezepoko, ĝi estis regata laŭ victurno, de la vandaloj, ostrogotoj, bizancanoj, araboj kaj normandoj. Poste ĝi estis regata de la dinastio Anĵuo, de la kronlandoj Aragonio, Hispanio, kaj la Sankta Romia Imperio, kaj tiam finfine unuigita sub la Burbonoj kun Napolo, kiel la Reĝlando de la Du Sicilioj[6]. Sekvante la Ekspedicion de la ruĝĉemizuloj, Giuseppe Garibaldi gvidanto de ribelo dum la Itala Unuiĝo ĝi iĝis parto de Italio en 1860. Post la naskiĝo de la Itala Respubliko en 1946, Sicilio ricevis apartan statuson kiel aŭtonoma regiono.
Sicilio havas riĉan kaj unikan kulturon, aparte en kampoj kiel la artoj, muziko, literaturo, kuirarto kaj arkitekturo. Ĝi ankaŭ gravas pro arkeologiaj kaj prahistoriaj ejoj kiel ekzemple la Nekropolo de Pantaliko, la Valo de la Temploj kaj Selinunte.
Sicilio havas ĉirkaŭ 5,1 milionojn da loĝantoj kaj areon de 25.710 km², pro kio ĝi estas la plej ampleksa regiono de Italio kaj la 45a plej granda insulo en la mondo.
Oficiala lingvo de la insulo estas la itala, sed parto de la loĝantaro parolas la sicilian lingvon, parolatan ankaŭ en Kalabrio kaj Apulio.