Parto de Aglomeraĵo Viktorio, laŭ la stato de 2016 en la urbo vivis 11 672 loĝantoj sur areo de 5,1 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 2 289 loĝantoj/km².
Ĝi troviĝas senpere oriente de la internacia flughaveno de Viktorio, kaj sude de la provinca pramdoko ĉe Golfeto Swartz. En Sidney estas la sola kanada doko de la vaŝingtonia pramsistemo, de kie pramŝipoj servas al Anacortes kaj la insularo Sanjuana. Sidney situas laŭ provinca ŝoseo 17, kiu trakuras la urbeton de nordo al sudo.
Okcidente de Ŝoseo 17 estas mikse unufamiliaj domoj kaj malpezaj industriejoj. Oriente de la ŝoseo plimultas apartamentecaj loĝejoj (kvankam ankaŭ tie estas unuopaj domoj) kaj tie ĉi troviĝas la komerca kaj kultura centro de la urbeto.