Sierra Nevada de Lagunas Bravas | |||
---|---|---|---|
montara sistemo | |||
Alteco |
6 127 m | ||
Geografia situo | 26° 30′ S, 68° 34′ U (mapo)-26.491944444444-68.559444444444Koordinatoj: 26° 30′ S, 68° 34′ U (mapo) | ||
| |||
Sierra Nevada, konata ankaŭ kiel Sierra Nevada de Lagunas Bravas (Neĝokovrita Montaro de Turbulaj Lagetoj), estas grava vulkanaro el ignimbrito kaj lafkupoloj[1] kiu kuŝas en la landlimo inter Ĉilio kaj Argentino en unu el plej malproksimaj partoj de Centraj Andoj. Aktiveco en la komplekso startis en Argentino kaj formis du stratovulkanojn. Poste, 12 aŭ pliaj elirejoj formiĝis, kelkaj kun krateroj ĝis 400 m larĝaj. Troviĝis ankaŭ lafofluaĵoj ĝis 7 km longaj kun flukrestoj. Ĝi kovras totalan areon de 225 km².[2] Kune kun Cerro el Condor kaj Peinado ĝi formas la linion Culampaja, nome linio de vulkanoj kiu atingas ĝis Cerro Blanco.[3] Forta tertrema malpliiĝo estis observita sub Sierra Nevada.[1] Hidrotermaj ŝanĝoj de rokoj en Sierra Nevada povus esti la fonto de sulfato kaj arseno en la riveroj Juncalito kaj Negro.[4]
Sierra Nevada estas tre aparta montopinto ĉe la limo Ĉilio-Argentino. Tiele ĝi estas probable la dua lasta 6000m+ pinto de Andoj kiu estis grimpit,[5] kies unua registrita ascendo okazis en Decembro 2000.[6] La neĝolinio en la areo kuŝas je 5800 m altitude ĉe Cumbre del Laudo.[7]