Sigebert de Gembloux (1030-1112) | |
---|---|
Benediktana monaĥo, hagiografo kaj kronikisto | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 1030 en Gembloux, ![]() |
Morto | 5-a de oktobro 1112 en Gembloux, ![]() |
Lingvoj | Mezepoka latino |
Ŝtataneco | Reĝlando Francio ![]() |
Okupo | |
Okupo | historiisto de kristanismo teologo kronikisto hagiografo katolika sacerdoto ![]() |
Siĵeberto de Ĵambluo (1030-1112) estis belga humanisto, hagiografo, historiisto, teologo, mezepoka kronikisto, aŭtoro de la verko Chronicon sive Chronographia, aŭ Universala Kroniko, kies historia laboro raportas faktojn inter la jaroj 381 kaj 1111. Siĵeberto eniris tre frua en la Abatejo de Gembloux[1] (apud Namuro, Duklando de Brabanto) kie li ricevis bonegan intelektan formadon fare de Olbert de Gembloux (980-1048)[2].
Sendita al la Abatejo Sankta Vincento el Metz li fariĝas direktoro de la monaĥa lernejo. Tie li restis 25 jarojn kaj dum tiu periodo li komencis kompili la unuajn vivojn de la sanktuloj. Inter 1070 kaj 1075 li reiras al Gembloux, sian amatan abatejon, kie li vivis ĝis la fino de sia longa vivo. Lia biografio atestas lian grandan sciadon, piecon kaj grandanimecon.