Sikuloj

Sikuloj (sekeloj)
Székelyek
Flago
blazono de sikuloj (sekeloj) mapo de regionoj de sikuloj (sekeloj)
etno
Suma populacio
650 000
Ŝtatoj kun signifa populacio
Rumanio Rumanio
Distrikto Harghita, Rumanio ?
Distrikto Covasna, Rumanio ?
Distrikto Mureş, Rumanio ?
Religio
katolikoj kaj luteranoj
Parencoj

finn-ugra

vdr

La sikulojsekeloj[1] estas hungarlingva etna grupiĝo en la sud-orienta angulo de Transilvanio (ĉirkaŭ 50.000 km2 en la nuna Rumanio).

Laŭ esploroj de diversaj scienco-branĉoj ili originis el tiuj onoguroj (bulgaraj-turkaj triboj unuiĝintaj en la 5-6-aj jarcentoj), kiuj 200 jarojn pli frue ol la popolo de la madjara tribestro Árpád okupis landon por si en tiu regiono (do en la 7-a jarcento). La sikuloj daŭre flegas legendojn pri sia origino el la hunoj de Atilo. Mem la nomo sikulo (sekelo) estas turkdevena kaj nomas tiun ĉevalon brunflavan (lin-krinan), kies kruroj kaj eble ankaŭ la frunto estas flavaj (ŝtrumpokrura, stelofrunta ĉevalo).

  1. Citaĵa eraro Malvalida etikedo <ref>; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj molnar; $2

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne