Silent Hill Origins | |
---|---|
Disvolvo | Climax Group |
Eldoninto | Konami |
Distribuo | PlayStation Store |
Scenaro | Sam Barlow |
Muziko | Akira Yamaoka |
Produktoro | William Oertel |
Serio | Silent Hill |
Platformo | PlayStation 2 |
Ĝenro | psikologia horora literaturo |
Ludomaniero | unuludanta videoludo |
Regilo | DualShock |
PEGI-klasifiko | PEGI 18 |
ESRB-klasifiko | Mature (Adoltoj) 17+ |
Silent Hill: Origins (Silenta Monteto: Originoj) ankaŭ konate kiel Silent Hill Zero aŭ (Silenta Monteto Nul), estas la kvina parto de la Silent Hill traviva horora serio de komputilludo, rivelita de Climax Studios kaj eldonita de Konami sur la Sony PlayStation Portable. La ludo esploras la antaŭrakonton de la vilaĝo Silent Hill kaj sekvas la ĉefludanton, kamiona stiristo Travis Grady (Travis Grejdi), kiu sintrovas en la eventoj de Silent Hill post li savis knabinon el brulada domo. Dum li esploras la misteron kiu ĉirkaŭas ŝian sorton en la vilaĝo de Silent Hill, li ankaŭ sintrovas mezen de longforgesitaj junaĝaj memoroj.
Unue eldonite en Usono sur la PSP la 6an Novembro 2007 kaj pli malfrue portis al la PlayStation 2 (eldonite usone la 4an Marto 2008). La PSPa versio ricevis nur meznivelan rangon sed plejparte estis bone laŭdita publike pro bonaj ludmaniero kaj grafiko. Plej plendoj rilatis al la mallonga luddaŭro de la videoludo kaj al la tro rigida adhereco al la pasintaj videoludoj en la serio. La PlayStation 2a porto ricevis eĉ pli malbonajn rangojn pro la malpli bonaj grafikoj ol kutimis ĉe tiu tempo por la videoludsistemo.
Silent Hill: Origins sekvas la saman bazan formulon kiel la antaŭaj titoloj en la serio. La sceno estas montrita de tria persona vidpunkto kune kun alternativaj kameraaj anguloj; sed anstataŭ havi la opcion por movi la kameraon, la ludanto nun povas klaki unuopan butonon por devigi la kameraon iri rekte malantaŭ Travis. La videoludo ne enhavas iajn ajn surekranajn informaĵojn escepte tra la inventaro de la ludanto. Tamen, kiam la sano de Travis atingas krizan nivelon la eĝoj de la ekrano ardos ruĝe kaj sia korbatado povas esti aŭdata.
La videoludo preferas plenajn triajn dimensiajn regadojn ol la malnova sistemo vidita en antaŭaj titoloj (escepte de Silent Hill 4: The Room (Silenta Monteto 4: La Ĉambro)). Tiu ĉi regada sistemo estis elektita por ke oni povas facile uzi ĝin en mane.
Malsame ol antaŭaj titoloj, Silent Hill: Origins provizas pli profundan bataladan sistemon sed ankoraŭ ne devias tro multe de la seria kutima stilo de esplorado kaj la povo forkuri for de iuj malamikoj. Tra la tuta urbo, Travis trovas kelkajn manarmilojn, kiuj inkluzivas rompitajn tabulojn kaj porteblajn televidojn. Ĉiuj manarmiloj finfine rompiĝos, kaj iuj, ekzemple porteblaj televidoj kaj panrostiloj, havas nur unutempan uzadon. Sufiĉe de pafarmiloj haveblas, inkluzive: .22 pistolo, duobla-tuba pafego kaj atenca fusilo. Se Travis estas sen armiloj li povas uzi siajn pugnojn. Nova trajto de tiu ĉi videoludo estas la povo ŝanĝi la aktivan armilon per la D-regadilo. Ankaŭ iuj malamikoj povas ekkapti Travis kaj la ludanto devas premi certajn butonojn por sinliberigi. Se la ludanto sukcese faris tion, neniom da damaĝo suferos.
Travis ankaŭ portas torĉon kaj radion; la radio sciigas al Travis iajn ajn malamikojn alproksimiĝantajn per blanka bruado. Apudajn objektojn rigardas Travis per movado de sia kapo.
La "Alia Mondo" kiu aperis en ĉiu alia Silent Hill-a videoludo ankaŭ revenas en tiu ĉi versio. Ĉifoje oni povas iri tien per speguloj kiuj lokiĝas ĉe diversaj punktoj tra la videoludo. Ofte agoj faritaj en unu mondo spegulos en la alia mondo.