Silent Spring | |
---|---|
skribita verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Rachel Carson |
Lingvoj | |
Lingvo | usona angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 27-a de septembro 1962 |
Eldonejo | Houghton Mifflin Harcourt |
Ĝenro | eseo |
Silenta Printempo (origine angle Silent Spring) estas faklibro kaj plej grava, konata verkaĵo de biologo Rachel Carson, aperinta en 1962. Oni ofte nomas la verkaĵon elirpunkto de la usona mediprotekta movado. Rachel Carson estis distingita en 1980 – postmorte – per Prezidenta medalo de libereco, plej altranga distingo por civiluloj, en Usono.
Rachel Carson verkis la verkaĵon, post kiam ŝi jam debutis kiel fakverkistino kaj ricevis premiojn de National Book Award kaj John Burroughs Medaille. Ŝi verkis Silentan Printempon, kiam ŝi estis tre okupita en la privata sfero. Ŝi adoptis filon de sia junmortita nevino. Ŝi devis – kiel solulo – zorgi ankaŭ pri la infano, dum oni diagnozis ĉe ŝi kanceron. Ŝi estis inter 1959 kaj 1960 tiel malsana, ke ŝi ne povis daŭrigi la verkaĵon. La verkaĵo kaŭzis en Usono politikan debaton kaj kondukis al posta malpermeso de DDT.