Silikata acido

Ĉeno
Ĉiujara meznombra koncentriteco di siliciata acido en mara surfaco. Datumoj de la Monda Oceana Maparo 2005.

Silikata acidoSiliciata acido estas oksigenaj acidoj de la silicio. La plej simpla siliciata acido estas monosiliciata acido (ortosiliciata acido) Si(OH)4. Ĝi estas tre malforta acido (pKs1 = 9,51; pKs2 = 11,74) kaj emas al kondensiĝo. Akvodisigoj kondukas al kombinaĵoj kiel dusiliciata acido (pirosiliciata acido) (HO)3Si–O–Si(OH)3 kaj trisiliciata acido (HO)3Si–O–Si(OH)2–O–Si(OH)3. La ciklaj (ringformaj) siliciaj acidoj (ekz. ciklotrisiliciata acido kaj ciklotetrasiliciata acido) havas la ĝeneralan sumformulon [Si(OH)2–O–]n. Polimeroj nomiĝas kiel metasiliciata acido (H2SiO3, [–Si(OH)2–O–]n).

Ĝenerala formulo de ĉiuj siliciaj acidoj estas H2n+2SinO3n+1, sed oni ofte donas la formulon SiO2 • n H2O. La akvo ĉe la siliciata acido ne estas kristalakvo, sed ligita akvo, povas disiĝi per kemia reakcio dum dehidratiĝo.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne