Siluro

Por artikolo pri la samnoma tribo: vidu la paĝon Siluroj.
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Siluro
Silurus glanis
Silurus glanis
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Ordo: Siluroformaj Siluriformes
Familio: Siluredoj Siluridae
Genro: Siluro Silurus
Specio: S. glanis
Silurus glanis
Linnaeus, 1758
Konserva statuso

Konserva statuso: Malplej zorgiga (LR/lc)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Siluro (Silurus) estas genro de rabfiŝoj, kies plej fama membro (Silurus glanis) estas disvastiĝanta oriente de Rejno ĝis okcidenta Azio. Pliaj specoj de la sama genro vivas en Eŭropo kaj en Azio. Kelkaj vivas nur en malvastaj areoj: Silurus biwaensis nur en la japana Lago Biŭa, Silurus aristotelis nur en la okcidenta Grekio, Silurus mento nur en la ĉina Lago Dian Chi.

Ĝia kapo estas granda, la buŝo larĝa, la korpo senskvama. Ĝi vivas en profundakvaj, pigre fluantaj riveroj, lagoj, akvodeponejoj. Ĝi povas kreski en profundaj akvoj ĝis 3 m kaj pezi 250 kg. La siluro vivas sola, la virfiŝo kunestas kun ino nur dum la frajdemeta tempo (majo-junio). La frajoj nombras 25-28 mil je korpo-kilogramo de la ino.

La siluro kaŝobservas akvofunde kaj nur malofte, nokte vizitas akvosurfacon. Kvankam ĝi ŝajnas esti mallerta, ĝi estas tre rapida predanto. La siluro estas vorema besto, ĝi ofte kaptas eĉ birdidojn kaj malgrandajn mamulojn. La siluredoj nutras sin per insektoj, helikoj kaj amfibioj. Siluro havas tre bongustan karnon (sed la karno de la maljunaj siluroj, kiel pintopredanto, koncentras poluaĵojn).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne