Silvio BERLUSCONI [SILvjo berluSKOni] (naskiĝis la 29-an de septembro 1936 en Milano, mortis la 12-an de junio 2023 samloke) estis itala miliardulo, entreprenisto kaj politikisto. Li estis kvarfoje ĉefministro de Italio inter 1994 kaj 2011. Li estis posedanto de pluraj italaj amaskomunikiloj. Li fondis la italan partion Forza Italia kaj estis ĝia estro; laŭ lia propono estis fondita nova centra-dekstra partio Popolo della Libertà en 2009, kies unua estro li estis.
Berlusconi famiĝis origine kiel industriisto en pluraj fakoj. Li estas nuntempe la plej riĉa homo en Italio. Nur en la komenco de la 1990-aj jaroj li eniris politikan karieron, fondante la centran-dekstran partion Forza Italia. Li prezentis sin kiel homon ne tuŝitan de la multaj skandaloj pri korupteco, kiuj afektis la kredindecon de la itala politikistaro en la antaŭaj jaroj. Li estis elektita kiel ĉef-ministro en 1994, sed la registara koalicio disfalis antaŭ la fino de lia oficperiodo kaj li devis rezigni. La disfalon kaŭzis la eliro de la norditala sendependisma partio Norda Ligo, estrita de Umberto Bossi, el la registara koalicio. En 2001 li estis elektita denove kiel ĉefministro, kaj plenumis tiun rolon ĝis la 2-a de majo 2006 malgraŭ tio, ke li estis plurfoje akuzita kaj procesita pro korupteco. Anstataŭigite de Romano Prodi kiel ĉefministro, li kontestis la balotajn rezultojn.
La 29-an de marto 2009, Silvio Berlusconi oficiale iĝis estro de La Popolo de la Libereco, centrdekstra partia federacio. Li lastfoje demisiis la 12-an de novembro 2011, pro la graviĝanta financa kaj ekonomia krizo en Italio.