Simon Wiesenthal | |
---|---|
Simon WIESENTHAL | |
Persona informo | |
Naskiĝo | 31-a de decembro 1908 en Buĉaĉ, Ukrainio, Galicio |
Morto | 20-a de septembro 2005 en Vieno, Aŭstrio |
Tombo | Old Cemetery of Herzliya (en) |
Lingvoj | germana • jido |
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario Aŭstrio Dua Pola Respubliko Hungario |
Familio | |
Edz(in)o | Cyla Wiesenthal |
Infano | 1 |
Okupo | |
Okupo | naziĉasisto publikigisto muzikisto verkisto akvokato aŭtobiografo arkitekto ĵurnalisto |
TTT | |
Retejo | https://www.wiesenthal.com/ |
Simon WIESENTHAL [ZImon VIZ'ntal] (naskiĝis la 31-an de decembro 1908 sub la nomo Szymon Wiesenthal en Buczacz, nuntempe Buĉaĉ (Бучач), Ukrainio, tiam en Aŭstrio-Hungario, mortis la 20-an de septembro 2005 en Vieno, Aŭstrio) estis travivinto de la naziaj koncentrejoj dum la Dua mondmilito kaj iĝis la plej konata postmilita ĉasisto de la naziaj militokrimuloj.
Li mem konsideris sin kiel serĉanton, kies tasko konsistis el legado kaj skribado de notoj: la nombron de la 1100 kondamnitaj militokrimuloj li komparis kun la nombro de la kondamnendaj, pri kiuj li okupiĝis dum kvindek laborjaroj. Li rigardis sian laboron nelaste kiel "plenumadon testamentan" por juna judino, kiu, en la koncentrejo, skribis en sia taglibro, ĵus antaŭ sia forpereo: "Ne forgesu nin, kaj ne forgesu niajn murdistojn!"