Simon van der Meer | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito ![]() | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Simon van der Meer | |||||
Naskiĝo | 24-an de novembro 1925 en Hago | ||||
Morto | 4-an de marto 2011 (85-jaraĝa) en Ĝenevo | ||||
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | ||||
Mortis per | Kancero ![]() | ||||
Lingvoj | nederlanda • franca vd | ||||
Loĝloko | Hago vd | ||||
Ŝtataneco | Reĝlando de Nederlando ![]() | ||||
Alma mater | Teknika universitato Delft Christelijk Gymnasium Sorghvliet (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Gefratoj | Gay van der Meer (en) ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Catharina M. Koopman (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | fizikisto inventisto ![]() | ||||
Laborkampo | Fiziko ![]() | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Simon van der MEER (n. la 24-an de novembro 1925 en Hago, Nederlando - m. la 4-an de marto 2011 en Ĝenevo, Svislando) estis nederlanda fizikisto, gajninto de la Nobel-premio pri fiziko en 1984, kune kun Carlo Rubbia, "por decida kontribuoj al bonega projekto kies efektivigo kondukis al la malkovro de kampopartikloj W kaj Z, perantoj de la malforta interagado." [1][2]
Van der Meer inventis la metodon de stokastika malvarmigo de traboj en akceliloj, kio permesis la eltrovon de W kaj Z-bosonoj ĉe la 450-GeV SPS -kolizio ĉe CERN en la UA-1-eksperimento, gvidita fare de Carlo Rubbia.
Unu el kvar infanoj, Simon van der Meer estis naskita kaj levita en Hago, Nederlando, en familio kie ambaŭ gepatroj estis instruistoj [3]. Li estis edukita en la gimnazio de la urbo kie li finis en 1943 dum la germana okupo de Nederlando. Li studis teknikan fizikon ĉe la Teknika Universitato de Delft kie li ricevis inĝenieran diplomon en 1952. Post kiam li laboris kun alttensia elektronmikroskopio ekipaĵo por Philips Research en Eindhoven dum kelkaj jaroj, li aliĝis al CERN en 1956. Li restis tie ĝis sia emeritiĝo en 1990 [4][5].