La Codex Sinaiticus [kodeks sinaitikus] (Sinaja kodekso) estas kodekso el la Sinaja duoninsulo, el la 4-a jarcento post Kristo. Ĝi estas grandlitera, greklingva Biblio-manuskripto. La kodekso entenas grandan parton de la Malnova Testamento kaj senmanke la Novan Testamenton. Krom tiuj, troviĝas en ĝi du verkoj de aliaj prakristanoj: Letero de Barnabaso kaj parto de verko Paŝtisto de Hermaso. La kodekso apartenas al la aleksandra tekstotipo. Ĝi estas la plej bona kaj kompleta tekstoatestanto de la Biblio, iom pli juna ol la Codex Vaticanus. La kodeksa signo en la fakliteraturo estas א aŭ S, 01.
Ĝi konsistas el 346 1/2 folioj (papiruso-paĝoj), kies grando estas 38,1x 33,7-35,6 cm. Oni skribis la literojn per bruna inko, en kvar kolonoj sur ĉiu paĝo. Unu kolono konsistas el 48 vicoj, 12-16 literoj po vico. La skriba tipo de la teksto estas scriptio continua (kontinua skribo). Laŭ Tischendorf, la teksto estas manuskripto de 4 personoj, kiujn korektis 7 korektoroj.
Oni konservas paĝojn en Leipzig, Sankt-Peterburgo kaj Londono, en la British Museum.