Sinclair Research

Sinclair Research
firmao pri komputila programaro vd
Dum 1961 - 1985
Jura formo Kompanio kun limigita Respondeco
Fondita en 1973
Fondintoj Clive Sinclair vd
Sidejo Londono
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Agokampo Sinclair ZX Spectrum • Sinclair QL • MK14 • Sinclair ZX80Sinclair ZX81 • ZX Printer • ZX Spectrum+ • ZX Interface 1 • ZX Interface 2 • ZX Microdrive • ZX Spectrum 128K+ • Sinclair C5
TTT Oficiala retejo
vdr

Sinclair Research Ltd estis brita konsum-elektronika firmao fondita de Clive Sinclair en Cambridge en la 1970-aj jaroj. En 1980, la kompanio eniris la merkaton de hejman komputilan per la ZX80 je prezo de £99.95, tiam la plej malmultekosta persona komputilo disponebla en Britio. Jaron poste, la ZX81 fariĝis havebla tra podetalistoj, enkondukante hejman komputadon al tuta generacio, kun pli ol 1.5 milionoj venditaj. En 1982 aperis la ZX Spectrum, kiu fariĝis la plej vendita komputilo en Britio, konkurante agreseme kontraŭ Commodore kaj Amstrad.

Kombino de la fiaskoj de la komputilo Sinclair QL kaj de la poŝtelevidilo TV80 kondukis al financaj malfacilaĵoj ekde 1985, kaj jaron poste Sinclair vendis la rajtojn pri siaj komputilaj produktoj kaj markonomo al Amstrad. Sinclair Research Ltd daŭre ekzistis kiel unu-homa kompanio, vendante inventaĵojn de Clive Sinclair.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne