Sinedrio | ||
---|---|---|
suverena kortumo leĝdona povo type of religious institution (en) ![]() ![]() | ||
Fino | 425 vd | |
Antaŭe | Great Assembly vd | |
Sidejo | Hall of Hewn Stones | |
La Sinedrio (hebree סַנְהֶדְרִין, Sanhedrín, antikve-greke Σῠνέδρῐον, Sunédrion) estis la alta konsilio kaj supera tribunalo de la judoj dum la epoko de Jesuo Kristo. Ĝi kunvenis en Jerusalemo.
La evangelioj ofte mencias la Sinedrion, ĝenerale malfavore. Laŭ la evangelioj, la Sinedrio konspiris por mortigi Jesuon, kaj pagis Judason Iskarioton por perfidi lin. En 358 dekreto de la bizanca imperiestro abolis ĝin.
La Sinedrio estas la tradicia leĝofaranta asembleo de la juda popolo kiu aktivadis ankaŭ kiel supera tribunalo kun sidejoj, kutime, en Jerusalemo. Ĝia nomo ne havis originon el juda lingvo sed el tiu greka: συνέδριον (sunédrion), kiu signifas «sidantan asembleon». Komponita el 71 saĝaj spertuloj en la juda leĝo, ĝi devis kolektis almenaŭ 23 membrojn por decidi pri juraj aferoj: ĉi-kaze ĝi estis nomita malgranda sinedrio kaj sidis en la precipaj urboj.