SinezioΣυνέσιος | |||||
---|---|---|---|---|---|
Filozofo, verkisto, episkopo | |||||
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Συνέσιος ὁ Κυρηναῖος | |||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 370 en Cireno | ||||
Morto | 413 en Cireno | ||||
Lingvoj | mezepoka greka • antikva greka vd | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filozofo verkisto pastro ![]() | ||||
Laborkampo | Filozofio ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Laŭdo de la kalveco vd | ||||
| |||||
Episkopo de Ptolemaido de Libio | |||||
Dum | 409/410– | ||||
Filozofo ![]() | |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sinezio el Kireno (latine Synesius, greke Συνέσιος; naskiĝis ĉirkaŭ 370 en Kireno (Cyrene), mortis 413 samloke) estis filozofo, greklingva verkisto, novplatonisto, disĉiplo de Hipatia kaj kristana episkopo de Ptolemaido de Libio.[1]
Li estis verkisto pri religiaj himnoj (inter kiuj lia precipa verko, la Egiptoj, aŭ pri la Providenco) kaj pri leteroj. Li nutris ankaŭ sciencajn interesojn, kiel estas atestate de lia letero al Hipatia en kiu troviĝas la plej antikva aludo al akvonivelilo, de lia verko pri alkemio subforme de komento pri pseŭdo-Demokrito, kaj de traktato pri la konstruo de astrolabo.