Sing Sing | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
state prison (en) ![]() ![]() | |||||
Komenco | 1826 vd | ||||
Geografia situo | 41° 9′ 6″ N, 73° 52′ 8″ U (mapo)41.151666666667-73.868888888889Koordinatoj: 41° 9′ 6″ N, 73° 52′ 8″ U (mapo) | ||||
Lando(j) | Usono vd | ||||
Situo | Ossining | ||||
| |||||
| |||||
Sing Sing (oficiale Sing Sing Correctional Facility) estas ŝtata malliberejo en Ossining, proksimume 50 kilometrojn de Novjorko, Novjorkio, Usono.
La institucio estas klasifikita kiel maksimumsekureca malliberejo en la usona prizonsistemo [1]. En Novjorka lingvaĵo, la malliberejo ankaŭ estas konata kiel Up The River ĉar ĝi situas kontraŭflue ĉe la Hudsono de la grandurbo. Ĝi estis konstruita de malliberigitoj en la 19-a jarcento (malfermita en 1826, kompletigita en 1828).
Estas diversaj klarigoj pri la origino de la nomo: Unuflanke, la nomo "Sing Sing" laŭdire devenas de hinda termino Sint Sinks, kiu supozeble signifas "ŝtono sur ŝtono" , aliflanke, ekzistis konfederacio de indianaj triboj nomitaj Wappinger oriente de la Hudsono, kiu siavice estis dividita en plurajn grupojn aŭ saĥemojn, kaj unu el tiuj grupoj, kiuj vivis en kio nun estas la Kantono Westchester de Novjorkio, estis nomita Sintsink, kaj verŝajne la nomo de la malliberejo estas derivita de ĝi [2].
En 2007, la malliberejo loĝigis ĝis 2 300 malliberulojn kaj laborigas proksimume 750 prizonkunlaborantaron [3]. Inter 1891 kaj 1963, 614 homoj estis ekzekutitaj per elektra seĝo ĉe Sing Sing, inkluzive de Martha M. Place, kiu iĝis la unua virino estanta ekzekutita per elektra seĝo en 1899. La lasta ekzekuto en Sing Sing estis efektivigita en 1963 sur Eddie Mays, kiu estis kondamnita al morto por murdo en 1965 la mortopuno estis aboliciita en Novjorkio [4].
Kune kun la malliberejo de Alcatraz en Golfo de San-Francisko, kiu estis fermita en 1963, Sing Sing estas unu el la plej konataj prizonoj en Usono [5].