Siricio | ||
---|---|---|
38-a papo de la katolika eklezio | ||
Pontifiko | de 384 | |
ĝis 399 | ||
Antaŭulo | Damaso la 1-a | |
Sekvanto | Anastazio la 1-a | |
Persona informo | ||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 335 en Romo | |
Morto | 27-an de novembro 399 en Romo | |
Sanktulo | ||
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Sankta Siricio, latine Siricius, naskiĝis ĉirkaŭ 335 en Romo kaj mortis en 399. Li estis papo ekde 384 ĝis sia morto. En tiu funkcio antaŭis lin Damaso la 1-a kaj sekvis lin Anastazio la 1-a. Preskaŭ nenion oni scias pri lia vivo, krom ke Siricio estis filo de Tiburio, kaj laŭ sia tombŝtono, dum la papperiodo de Libero, li estis leganto kaj diakono.