Sirius Software | ||
---|---|---|
negoco vd | ||
Dum | 1980 - 1984 | |
Jura formo | privata firmao | |
Sidejo | Usono | |
Lando | Usono | |
Sirius Software estis usona eldonisto de videoludoj por la Apple II, 8-bitaj Atari-komputiloj, Commodore 64, kaj VIC-20. Ĝi estis bazita en Kalifornio.
Plej multaj ludoj de Sirius Software estis skribitaj por Apple II, poste portitaj al aliaj sistemoj. La kompanio estis fondita en 1980 fare de Jerry Jewell kaj Terry Bradley kaj eldonis pli ol 160 ludojn antaŭ ol malaperi en 1984. Sirius ankaŭ evoluigis ludojn por Atari 2600, kiuj estis eldonitaj en 1982 kaj 1983 fare de 20th Century Fox Video Games. Fox ne kapablis pagi Sirius, kio rezultigis la falon de la kompanio. Nasir Gebelli verkis kelkajn el la fruaj sukcesoj de Sirius, establante sian reputacion kiel Apple II-ludprogramisto.