Sistema rasismo,ankaŭ konata kiel institucia rasismo, strukturita rasismo aŭ ŝtata rasismo, estas formo de rasismo surbaze de sistema ekskludo, marĝenigo kaj diskriminacio de homgrupoj[1] per formalaj aŭ neformalaj reguloj de institucioj. Ne gravas ĉu la agantoj ene de tiuj institucioj agas intence aŭ ne. Sub institucioj oni komprenu ĉiujn organizaĵojn kaj strukturojn ene de la socio, inkluzive de abstraktaj konceptoj kiel la leĝaro aŭ la kutimoj. Sistema rasismo diferencas de aliaj formoj de rasismo, kiuj ĉefe okazas inter individuoj [2].
Sistema rasismo povas havi negativajn efikojn je homoj [3] ĉar ĝi povas i.a. konduki al diskriminacio en justico, dungado, loĝado, sanservo, politika potenco kaj edukado.
La koncepto de sistema rasismo unue povas esti atribuita al la libro "Black Power: Liberation Politics" (1967) de Stokely Carmichael kaj Charles V. Hamilton[4]. Carmichael kaj Hamilton asertas ke individua rasismo ofte povas esti identigita pro sia malkaŝa naturo, dum sistema rasismo estas malpli videbla pro sia "malpli evidenta, multe pli subtila" naturo. Sistema rasismo povas esti atribuita al "establitaj kaj respektataj povoj en la socio kaj tiel ricevas multe malpli publikan kondamnon ol individua rasismo"[5].