![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() kanada sito (Sitta canadensis) | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
![]() | ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
Sitedoj (Sittidae) estas familio (24 specioj tutmonde) de paseroformaj birdoj, kiu ricevas sian nomon de la plej konata genro, nome sitoj. Ili estas malgrandaj kantbirdoj (11–18 cm), kun granda kapo, forta alenforma beko, mallongaj fortaj kruroj kun pikaj ungetoj kaj mallonga vosto. Ili estas tre buntkoloraj, ambaŭ seksoj same aŭ simile kolorigitaj. Ilia aspekto estas karaktera kaj ĉiuj specioj estas facile distingebla kiel sitoj, je unua ekrigardo.
Ĉiuj estas arbaj birdetoj grimpantaj sur trunko, kelkaj specioj akomodiĝas al vivo sur rokoj. Ili havas nekutiman lertecon grimpi kapalsube, diference de specioj kiel pegoj, kiuj nur reenas sur trunko.
Ili estas ĉiomanĝuloj, manĝas insektojn, nuksojn kaj semojn (precipe vintre).
Principe ili ne migras, sed Kanada sito (Sitta canadensis) migradas el nordo de ĝia teritorio suden. Ili kovas en trunkkavoj aŭ en fendoj. Iuj specioj grandecon de enflutruo etigas per agrilo.
Ili vivas en Nordameriko, Eŭrazio kaj Aŭstralio. En Eŭropo vivas unu genro kun 3 specioj. En centra Eŭropo nur Eŭropa sito, kiu havas en sia disvastiĝareo kelkajn subspeciojn. Entute estas 24 specioj de sitoj plus 1 de la Tikodromo.