Ĥronologio de la eventoj
|
- 8-a de februaro 2005: La uzantokonto Essjay estas registrita.
- 2005—2006: Essjay deklaras, ke li instruas teologion kaj havas gradojn pri teologio kaj kanona juro[1].
- 31-a de julio 2006: En la ĵurnalo The New Yorker aperis intervjuo kun Essjay.
- Januaro 2007: Essjay eklaboras en la kompanio Wikia.
- 7-a de januaro 2007: Essjay publikigas en Wikia siajn personajn informojn (nomo, historio de dungiteco, statuso en diversaj projektoj de la Fondaĵo Vikimedio), kiuj kontraŭdiras al la informoj sur lia uzantopaĝo en Vikipedio.
- Januaro 2007: Daniel Brandt turnas sin al Jordan por klarigoj rilate al la kontraŭdiroj en lia biografio[2].
- 2-a de februaro 2007: Ankoraŭ unu uzanto petas Jordan-on klarigi kontraŭdirojn. Jordan respondas[3].
- 23-a de februaro 2007: Jimmy Wales deklaras pri promocio de Essjay en la Arbitracian Komitaton. (Poste s-ro Wales klarigis, ke la precipa influinta faktoro estis «varma subteno de la flanko de la Arbitracia Komitato mem»)[4].
- 26-a de februaro 2007: The New Yorker publikigas malkonfirmon de la artikolo publikigita la 31-an de julio, en sekcio «leteroj al la redaktejo». Elektronikaj fontoj transkaptas la novaĵon ne pli malfrue ol post diurno[5][6].
- 3-a de marto 2007: Jimmy Wales proponas al Jordan propravole forlasi ties «respondecan postenon». Jordan forlasas Vikipedion, kaj post ioma tempo ankaŭ Wikia-n.
- 5-a de marto 2007: La historio aperas en The New York Times.
- 6-a de marto 2007: Loka ĵurnalo en la naskiĝurbo de Jordan publikigas artikolon kun duboj pri tio, ke li iam laboris por la kuratora agentejo United States Trustee Program kaj estis helpa juristo (angle: paralegal) en Kentukio, kiel li asertis sur sia paĝo en Wikia en januaro 2007[7].
- 7-a de marto 2007: La historio allogas atenton de la agentejo Associated Press.
- 8-a de marto 2007: La historio aperas en televido kiel duminuta raporto en World News with Charles Gibson[8].
- 12-a de marto 2007: The New Yorker publikigas oficialan pardonpeton de Jimmy Wales[9].
|
Skandalo kun Essjay estas eventoj rilataj al tio ke la uzanto de la anglalingva Vikipedio, redaktinta sub pseŭdonomo Essjay kaj prezentinta sin kiel profesoron, montriĝis trompanto, 24-jara studento ĉerpinta sciojn el retaj kompendioj «por flavbekuloj». Nelonge antaŭ la malkovriĝo de la vero pri Essjay Jimmy Wales enpostenigis lin en la Arbitracian Komitaton.
- ↑ Disponebla en la arĥivo de Interreto versio de paĝo kun tiu deklaro estas datita per la jaro 2006: Archived copy of Essjay's Wikipedia user page (angle). The Internet Archive. Arkivita el la originalo je 2006-01-11. Alirita 2007-10-18 .
- ↑ Ian King. 'A Wiki web they've woven' (angle). vancouver.24hrs.ca. Arkivita el la originalo je 2007-03-02. Alirita 2007-03-02 .
- ↑ Profiles do not mesh… (angle). Essjay Wikipedia talk page (2007-02-02). Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-07-26 .
- ↑ Jimmy Wales (2007-10-17). ArbCom (angle). WikiEN-l. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-10-23 .
- ↑ Nicholas Carr (2007-02-27). Essjay disrobed (angle). Rough Type. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-07-26 .
- ↑ Jeff Bercovici (2007-02-28). Ode to Wikipedia Riddled with Errors (angle). Radar. Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-07-26 .
- ↑ Wolfson, Andrew. «Wikipedia editor who posed as professor is Ky. dropout» Arkivigite je 2009-01-13 per la retarkivo Wayback Machine, The Courier-Journal, March 6, 2007 (angle)
- ↑ ABC News broadcast on Essjay (angle). Arkivita el la originalo je 2012-03-15. Alirita 2007-03-08 .
- ↑ Wales, Jimmy. Making amends (angle), p. 24. The New Yorker (2007-03-19).