Skemo Ponzi

Foto de Carlo Ponzi en 1920

La skemo Ponzi ankaŭ konata kiel financa piramido kaj trompa investo, estas fraŭda invest-operacio, kiu implicas la enspezon de troigita profito. Ĉi tiu trompoŝtelo konsistas el procezo kie la monprofitoj de la unuaj investantoj estas generataj danke al la mono donita de la novaj investantoj trompitaj pro la promesoj je altaj monprofitoj. La sistemo funkcias nur se la nombro de novaj viktimoj kreskas. Eĉ se similaj sistemoj ekzistis antaŭe, la nomo de ĉi tiu plano venas de la itala trompoŝtelisto Carlo Ponzi kaj ties trompoŝtelo farita en la 1920-aj jaroj, kiu atingis pli da eĥo ol similaj pasintaj trompoŝteloj.

En la moderna historio okazis kelkaj tre famaj ekzemploj, kelkaj el ili profunde skuis la ŝtatan nacian ekonomion kaj konsekvence havis politikajn implikaĵojn, ekz. fine de 1933, granda plano de Ponzi (ducent milionoj da francaj frankoj) konata kiel la afero Stavisky estis malkovrita en Francio. Ĝi kaŭzis ekonomian kaj politikan krizon en 1934, kiu minacis la stabilecon de la Tria Franca Respubliko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne