Skota Laborista Partio | |
---|---|
angle Scottish Labour Party skote Scots Labour Pairtie skotgaele Pàrtaidh Làbarach na h-Alba | |
Emblemo de Skota Laborista Partio | |
partio | |
Lando | ![]() |
Estro | Richard Leonard[1] |
Fondiĝo | 1994 |
Lingvo(j) | Angla Skota Skotgaela |
Koloro(j) | ruĝa |
Ideologio | Socialdemokratio |
Ĉambro de Komunuloj (angle: House of Commons) skotaj sidlokoj |
1 / 59 |
Skota Parlamento (angle: Scottish Parliament) |
24 / 129 |
Internacia aliĝo | Socialisma Internacio |
Retejo | scottishlabour |
La Skota Laborista Partio (angle Scottish Labour Party; skotgaele: Pàrtaidh Làbarach na h-Alba; skote Scottis Labour Pairtie) estas la filio de la Brita Laborista Partio en Skotlando kaj socialdemokratia politika partio en Skotlando, historie grava parto de Britio por la Laborista Partio. La partia estas longtempa subtenanto de skota malcentrigo (angle: devolution).[2]
Ĝi havas 24 sidlokojn en la Skota Parlamento[3], nulajn skotajn sidlokojn en la Eŭropa Parlamento[4] kaj unu sidlokon en la Domo de Komunuloj ekde la ĝenerala voĉdonado de la 12-a de decembro 2019.[5]
La unuaj en la ofico de unua ministro (la titolo de la skota ĉefministro) estis membroj de la Skota Laborista Partio. Donald Dewar, la unua oficanto kaj la partiestro, kiu kampanjis por malcentrigo dum la 1997-a referendumo, estis la plej significa, konsiderata la patron de la nacio[6].
La 27-an de februaro 2021 kiel la estro estis elektita Anas Sarwar.