Skribarto

Skribarto laŭ vasta difino estas la arto uzi signojn por prezenti seriojn de agoj. Iuj aŭtoroj rezervas la vorton skribo al parolskriboj, kaj aliajn specojn nomas notacioj. Skribsistemoj, skribado, skribaĵoj kaj rilataj aferoj estas studeblaj laŭ multaj vidpunktoj.

Laŭ nuna scio, skribarto aperis unuafoje en la fruaj urbaj kulturoj de mezopotamio kaj Egiptio inter -4000 kaj -3000. De tiam ĝis nun pluraj centoj da skribsistemoj uziĝis.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne