Smoljan · Смолян | |||||
---|---|---|---|---|---|
provinca ĉefurbo municipa ĉefloko urbo en Bulgario vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
Ŝtato | Bulgario | ||||
Provinco | provinco Smoljan | ||||
| |||||
Poŝtkodo | 4700 | ||||
Telefonkodo | (+359) | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 27 585 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 205 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 41° 35′ N, 24° 43′ O (mapo)41.57527777777824.712777777778Koordinatoj: 41° 35′ N, 24° 43′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 1 002 m [+] | ||||
Areo | 134,59 km² | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Smolyan [+] | |||||
Smoljan ([ˈsmɔljɐn], bulgare Смолян, turke Paşmaklı aŭ Ahiçelebi) estas urbo en la sudo de Bulgario. Ĝi situas en la montaro Rodopoj, kaj estas la administra centro de samnoma administra provinco, kiu bulgare nomiĝas "област" (vidu la artikolon oblasto). La urbo situas en alteco inter 999 kaj 1010 super la marnivelo kaj estas la plej alta urbo de Bulgario. La urba teritorio troveblas en la valoj de la riveroj Ĉerna (nigra) kaj Bjala (blanka), kaj iom sude de la skiejoj Pamporovo kaj Ĉepelare.
Pro sia favora pozicio sur la monto Roĵen, la nacia bulgara astronomia observatorio situas proksime kaj havas planetarion en la urbocentro. Ekzistas urba teatrejo, kaj konata internacia teatra kolektivo. Vidindas interalie historia muzeo, la groto Uĥlovica (bulg. пещера Ухловица) kaj pluraj ortodoksaj preĝejoj.