Snow White and the Seven Dwarfs

Neĝulino kaj la sep nanoj
movbilda filmo
Originala titolo Snow White and the Seven Dwarfs
Produktadlando  Usono
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 21-a de decembro 1937
Daŭro 83 minutoj
Ĝenro Fantasto
Kameraado sen valoro
Buĝeto Usona $1 488 000 (taksata)
Reĝisoro(j) David Hand • William Cottrell • Wilfred Jackson • Larry Morey • Percival C. Pearce • Ben Sharpsteen
Produktisto(j) Walt Disney
Scenaro Merrill De Maris • Ted Sears • Richard Creedon • Otto Englander • Dick Rickard • Dorothy Ann Blank • Webb Smith • Earl Hurd
Filmita en Usono
Muziko de Paul Smith • Frank Churchill • Leigh Harline
Ĉefrolantoj Adriana Caselotti, Roy Atwell, Otis Harlan, Pinto Colvig, Billy Gilbert, Stuart Buchanan, Moroni Olsen, Harry Stockwell, Lucille La Verne, Scotty Mattraw, Marion Darlington, Jimmy MacDonald, Eddie Collins, Purv Pullen, Zeke Clements kaj Swiss Family Fraunfelder
Produktinta firmao Walt Disney Company
Honorigoj National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Neĝulino kaj la sep nanoj (Snow White and the Seven Dwarfs en la origina, anglalingva versio, prononco laŭ sistemo IFA [sno͡ʊ wa͡ɪt ænd ðə sˈɛvən dwˈɔː͡ɹfs]) estas 1937-a desegnita longforma filmo, la unua produktita de Walt Disney. Ĝi ne estis la unua longdaŭra desegnita filmo produktita (unua estis la argentina filmo El Apóstol). Tamen, ĝi estis la unua desegnita filmo kiu estis vaste sukcesa en la anglalingva mondo, kaj la unua filmita en Technicolor. Ĝi ankaŭ estis la plej sukcesa filmo aperinta en 1938, kaj rangas la 10-a plej sukcesa filmo laŭ enspezo kiam alĝustigita inflacie.

En 1989, Snow White and the Seven Dwarfs estis elektita de la Usona Biblioteko de Kongreso kiel "kulture grava", kaj tial konservita ĉe la Usona Nacia Film-Registro.

Ĝi estis unu el la plej famaj filmoj inter la unuaj kiuj uzis la revolucian sistemon Teknikoloro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne