Sobao pasiego

Sobaos pasiegos.

Sobao pasiego [soBAo paSJEgo] aŭ simple sobao estas kuko tipa de la distrikto Valles Pasiegos (Kantabrio) kaj la nordoriento de la provinco Burgoso, en norda Hispanio. Ĝi estas konata manĝaĵo de la kantabra kuirarto kaj ofte manĝata kiel matenmanĝo en la tuta Hispanio.

La bazaj ingrediencoj de la originala formulo pri preparado de sobao estis pano, blanka sukero kaj butero. Laŭ tiu antikva recepto, oni uzis ankaŭ du ovojn, raspaĵon el ŝelo de citrono kaj anizobrandonrumon. La nuntempa formulo ekaperis en 1896, kiam Eusebia Hernández Martín (kuiristo de la ĥirurgiisto Enrique Diego-Madrazo) uzis farunon anstataŭ panon.

Ekde 2004, nur tiuj produktitaj en specifaj municipoj de Kantabrio kaj laŭ diversaj kondiĉoj kaj ecoj rajtas komerce uzi la nomon sobao pasiego,[1] dum la aliaj rajtas uzi nur sobao.

  1. Oficiala dokumento de 2005 pri la deklaro kiel protektita loka produkto[rompita ligilo]

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne