Socia antropologio

Socia Antropologio estas la etiketo per kiu en la studtradicio brita estas difinita la branĉo de la antropologio kiu esploras la sintenon de la homaj estuloj en la sociaj grupoj.

La apartaĵoj fronte al la "kultura antropologio", de usona deveno, estas objekto de debato kaj ĝenerale estas individuigitaj en malsama teoria aliro al sama objekto de la du tradicioj. La socia antropologio estas fakte pli orientita al struktura studo de la socio, dum la kultura antropologio konsideras unuaranga la simbolan aspekton.

En la dua duono de 19-a jarcento tiaj distingoj, same kiel tiu de la etnologio de franca deveno, perdis ĉiam pli altiron. La plej granda parto de antropologoj konsideras la sociajn kaj kulturajn aspektojn kiel du samdirektajn vidpunktojn de la sama fenomenoj. Kvankam diversaj universitataj departementoj elektis la etiketon "antropologio soci-kultura" (kun aŭ sen la streketo) por superi la dikotomion, multegaj daŭrigas uzi la difinon apartenantan al la tradicio, al kiu estas ligitaj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne