La Societo Fraunhofer por la Antaŭenigo de Aplikata Esploro - germane Fraunhofer-Gesellschaft zur Förderung der angewandten Forschung (mallonge plej ofte skribata societo Fraunhofer, kaj foje tutkoncize nomata nur "Fraunhofer") estas registrita asocio kun proksimume 30 000 dungitoj en Munkeno, Germanio. Temas pri la plej granda organizo por aplikata esplorado kaj evoluaj servoj en Eŭropo.
Ĝi reprezentas gravan parton de la germana "esplora pejzaĝo", kiu konsistas el altlernejoj (precipe universitatoj), la Max Planck Societo, la Asocio Helmholtz de Germanaj Esplorcentroj (germane Helmholtz-Gemeinschaft Deutscher Forschungszentren), la Scienca Asocio Gottfried Wilhelm Leibniz (germane Wissenschaftsgemeinschaft Gottfried Wilhelm Leibniz) kaj la Germana Esplora Asocio (germane Deutsche Forschungsgemeinschaft en Bonno). La sidejo de la societo Fraunhofer estas en Munkeno, ĉefurbo de la Libera Ŝtato Bavario.
La societo estas nomita laŭ Joseph von Fraunhofer (1787-1826). Lia elstara atingo konsistis en la kombinaĵo de preciza scienca laboro kaj ĝia praktika apliko por novaj, novigaj produktoj. Joseph von Fraunhofer estis same sukcesa kiel esploristo, inventinto kaj entreprenisto kaj tial estis elektita kiel la rolmodelo kaj samnomulo de la asocio.
La celo de la asocio estas efektivigi aplik-orientitan esploradon por la rekta profito de kompanioj kaj de la socio ĝenerale. La societo nuntempe funkciigas pli ol 80 esploraj instalaĵojn, inkluzive de 76 institutoj, ĉe pli ol 40 lokoj ĉie en Germanio. Ĉirkaŭ 30 000 dungitoj, el kiuj plejmulto havas diplomon pri scienco aŭ inĝenieristiko kaj agadas laŭ labazo de jara esplorvolumo de 2,9 miliardoj da eŭroj. El tio, preskaŭ 2,5 miliardoj da eŭroj estas kalkulitaj per kontrakta esplorado. La societo Fraunhofer generas pli ol 70% de tio per mendoj de industriaj konzernoj kaj kun publike financitaj esplorprojektoj. La reston kontribuas la federacia kaj ŝtata registaroj, ankaŭ por doni al la institutoj la ŝancon prepari solvojn al problemoj kiuj fariĝos gravaj por komerco kaj socio nur post kvin aŭ dek jaroj ("antaŭa esplorado"). Membroj de la societo, kiu estas rekonita kiel neprofitcela organizaĵo, estas konataj firmaoj kaj privataj sponsoroj. Proksimume 3 procentoj de la financa volumo de la societo kontribuas la germana Federacia Ministerio pri Defendo.