Societo Marsa

Societo Marsa
La Flashline Mars Arctic Research Station, (Marsa arkta esplorstacio Flashline), julio 2009.
La Flashline Mars Arctic Research Station,
(Marsa arkta esplorstacio Flashline), julio 2009.
organizaĵo
organizaĵo laŭ 501(c)(3) Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1998 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Lakewood
Fondinto(j) Robert Zubrin vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

La Societo Marsa (angle The Mars Society) estas usona internacia neprofitcela organizaĵo de volontuloj, dediĉita al instigado al la esplorado kaj setlado de la planedo Marso, kaj aktivas ambaŭ en la aspekto de konvinkado de la publikaj kaj registaraj instancoj pri la avantaĝoj de esplorado de Marso, kaj en gvidado de private financitaj esplorprojektoj kaj misioj al la Ruĝa Planedo. Ĝi estas neprofitocela organizaĵo establita en 1998 fare de Robert Zubrin kaj aliaj personoj, kaj kun la paso de la tempo altiris la atenton de sciencfikciaj verkistoj kaj produktoroj, kiel ekzemple Kim Stanley Robinson kaj James Cameron. Ankaŭ Elon Musk komencis siajn agadojn por vojaĝoj al Marso en la organizaĵo, agado kiu kondukis al la fondo de la kompanio SpaceX kaj gvidas la disvolviĝon de la kosmoŝipo Starship (stelŝipo).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne