Sociolingvistiko, ankaŭ socia lingvoscienco aŭ lingva sociologio, estas fako de lingvoscienco kiu priskribas la rilaton inter socio kaj lingvo, la efikojn de aspektoj de socio, inkluzive de ĝiaj kulturaj normoj, atendoj kaj kunteksto, la manieron kiel komunumo uzas lingvon kaj la efikojn de tiu lingvo-uzo sur lingvokomunuo, socio[1]. Estas vere, ke por studi lingvan fenomenon oni devas meti ĝin en sian socian kuntekston alie, ĝia analizo kaj ĝia klarigo estus lamaj, ekzemple: la profesia situacio, la sekso, la aĝo, la etneco, la nivelo de studoj
La sociolingvistiko okupiĝas same pri la efektiva uzado kiel pri kromsignifoj, valoroj kaj sintenoj. Ĝi tiamaniere okupiĝas pri ĉiuj strukturaj ŝanĝiĝoj, pri kiuj okupiĝas historia lingvistiko kaj klopodas klarigi la ŝanĝiĝon, dum la strikta lingvistiko okupiĝas nur pri la priskribo de la formo.
Ĉi tiu disciplino konsideras, unue kaj ĉefe, ke la temo de sia studo ne povas esti "lingvo" (en la De Saussure-senso), alproksimigita kiel sistemo de lingvaj signoj, nek "kompetenteco" (en la Chomsky-senco), priskribita kiel sistemo de reguloj. . Bayon (1996: 35) atentigas, ke ekde 1972, D. Hymes disvolvis la koncepton de "komunikadkapabloj". Por ĉi-lastaj, ne sufiĉas scii la lingvon. Majstrado de ĝi en sia socia kunteksto estas esenca1.
Laŭ William Labov, la sociolingvistiko devas klarigi kaj priskribi la variaĵojn en la lingvo-uzo, ambaŭ ĉe la mikroskopa nivelo (sur la nivelo de la individua kaj interindividua rilatoj) kaj ĉe la makrosocia nivelo (sur la nivelo de de tuta komunumo). Ĝi estas priskribo kaj klarigo de la variaĵoj ambaŭ en unuopaj individuoj kaj en pli granda grupo. Ni konstatas, ke lingvo estas la reflekto de sociaj rilatoj, kaj ke ĝi ludas rolon de identa markilo, kiun la sociolingvistiko devas raporti