Sohrab Sepehri | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 7-an de oktobro 1928 en Kaŝano | |
Morto | 21-an de aprilo 1980 (51-jaraĝa) en Teherano | |
Mortis pro | Naturaj kialoj vd | |
Mortis per | Leŭkemio vd | |
Tombo | Imamzadeh Sultan Ali (Mashhad-e Ardehal) (en) vd | |
Lingvoj | persa vd | |
Ŝtataneco | Provizora Registaro de Irano (1979–1980) Dinastio Pahlavi (1928–1979) vd | |
Subskribo | ||
Profesio | ||
Okupo | pentristo poeto verkisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | Hasht Ketab ❦ Q5707080 ❦ Q25432856 vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Sohrab SEPEHRI (naskiĝis la 7-an de oktobro 1928 en Kaŝano, mortis la 21-an de aprilo 1980) estis unu el la plej famaj poetoj kaj pentristoj de nuntempa Irano, estas homo kun optimista rigardo kaj pensmaniero. La profundaj pensoj kaj sintenoj malantaŭ liaj flue belaj poemoj, baziĝas sur lia funda kono pri la Perslingva literaturo, irana mistikismo kaj budhismo.
En la spegulo de liaj poemoj, li ĉiam ŝajnas esti gajanima ĝuante altajn ekstazojn, ĉu kiam li parolas simple pri la lavado de telero, ĉu kiam li priparolas morton:
Krom esti elokventa poeto, li ankaŭ kapable pentris. Li okazigis multnombrajn ekspoziciojn pri siaj pentraĵoj en Irano kaj eksterlande:
De 1951, kiam li publikigis sian unuan poemlibron La Morto de l’ Koloro ĝis 1967, sep poemaroj de li estis eldonitaj. Tiam por dek jaroj li pli ofte partoprenis en multaj pentraĵekspozicioj en Irano, Francio, Usono, kaj Svisio. Liaj poemoj kaj pentraĵoj estas tre intime interligitaj. Kaj en liaj pentraĵoj oni povas vidi la spurojn de liaj poemaj scenoj, kaj en la poemoj multokaze paroliĝas pri pentrado:
Plejparte liaj verkoj, ĉu poemaj ĉu pentraj, temas pri la naturo. Naturelementaj nomoj, en liaj poemoj, kaj la naturaj koloroj (precipe tiuj troveblaj en dezertoj, kie trovas sin Kaŝano, lia naskiĝurbo) en liaj pentraĵoj, tiel okulfrapas ke oni nomemus lin la artisto pri la naturo. Sed ankoraŭ liajn verkojn pli profundigas lia mondorigardo filozofieca.
En 1977 li publikigis sian novan poemaron, Ni Nenio, Ni Rigardo kune kun ĉiuj siaj antaŭaj sep poemaroj en unu saman volumon nomata Ok Libroj. La itinero, kion li trapasis dum sia artista vivo, bonege montriĝas tra liaj verkoj. Samkiel okazas pri Mohsen Maĥmalbaf, la fama reĝisoro kaj verkisto de Irano (bv. rigardi n-ron 3 de revuo Irana Esperantisto, p. 3-5) ankaŭ Sepehri komencas per pli facilaj eldirmanieroj kaj finas per tre artistaj stiloj, kiuj iam ne estas facile kompreneblaj por la publiko. Rezulte, la plej popularaj verkoj liaj estas tiuj kreitaj en la mezposto de lia verkadoperiodo. Tion ĉefe konsistigas lia longa poemo La Piedir-sono de Akvo kaj la poemlibro La Verda Volumeno.
La Piedir-sono de Akvo, povus nomiĝi pensmaniera biografieto de la poeto: ĝi kronologieske registras pensetapojn kiujn li traspertis dum sia relative mallonga vivo materia (52 jaroj).
En Irano, plej multaj homoj, emas citi verso(j)n de siaj ŝatataj poetoj dum la ĉiutagaj konversacioj. Eĉ la verkaĵoj de kleruloj en multaj okazoj miksatas kun tiaj saĝornamoj. Sed tia citado plejparte okazas pri la versoj de poetoj kiuj verkis en la klasikaj kaj rimohavaj poemformoj – kaj la citaĵoj plejofte apartenas al pasintjarcentaj poetoj, kiel Kajjam (ĉ. 1045-ĉ. 1122), Hafezo (1320-1389), Sadio (1184-1281), Moŭlana (1207-1273, okcidente konata kiel Rumi) kaj … Ekzistas tre malmultaj novaj poetoj, kies verkerojn la publiko citemus ĉi tiel. Sohrab jam estas unu el ili: tie kaj tie oni povas aŭdi/legi liajn versojn inter la paroloj/skribaĵoj de personoj de tute diversaj socitavoloj, precipe inter la pli juna generacio. Jene ni provas konatiĝi kun Sohraba mondo tra liaj tiaj verkeroj, kiuj, kiel jamdirite, nun utiligats ankaŭ kiel proverboj kaj parolornamoj:
Li amas la simplecon:
Kvankam li estas tre sentema:
Tamen li estas realista:
Ĝuste kiel multaj aliaj lialandaj poetoj, ĉu malnovaj (kiel Kajjam) ĉu novaj (Kiel Ĝalali, 1927-2000, bv. rigardi n-ron 2 de revuo Irana Esperantisto, p. 6-7), unu el la plej priparolataj temoj en liaj poemoj estas la morto:
Tio, kio eble ne ŝajnus multo por multaj, por Sohrab signifis multe: liarigarde pomo, granato, kolombo, … estas inter la plej valoraj aferoj – vivokialoj! Ĉiu nura el ili, kontentigus lin ekstazoivelen:
Plej ĉiaman kaj plej gravan pozicion en liaj poemoj havas la naturo. En liaj verkoj oni renkontiĝas kun vasta spektro de naturaj elementoj, de tre etaj insektoj:
tra belaj aŭ nebelaj plantoj kaj bestoj – “nebelaj” ja onies-rigarde kaj neniel Sohraba-takse:
ĝis senvivaj naturaĵoj - kiuj cetere en la Sohraba mondo certe vivantas. Liaj poemoj plenplenas da riveroj, montoj, ĉielo, vento, pluvo, … kiuj ĉiam okupemas la ĉefan lokon en lia mondokoncepto. Sed, ilia ĉeesto en liaj pejzaĝoj ne limiĝas al iliaj nuraj eksteraĵaj sencoj; ĉiu el ili enportas mondon da signifo profunda en la far-li-kreitajn scenojn:
Multaj el liaj poemoj estas belesprimoj de zenaj konceptoj:
Kaj fine … sur lia tomboŝtono engravuriĝis jena poemo lia: