![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Glycine max Sojfabujo Sojherbo | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Sojfabo estas la semo aŭ fabo de sojherbo (sojglicino, Glicine max) indiĝena de Orienta Azio. Ĝi estas kultivata, kiel legomo aŭ kiel besta nutraĵo, sed ankaŭ por utiligo en la produktado de oleo, sapo, kosmetikaĵoj kaj biologia brulaĵo krom multaj aliaj utiloj. Ĝi estas klasita kiel oleplanto pli ol kiel nutrolegomo fare de la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo (ONA aŭ FAO).
La semoj iom similas al la semoj de mungo. Ili enhavas multe da vitaminoj A, B kaj E kaj multe da proteinoj kaj fibroj. 100 gramoj enhavas jenajn kvantojn da nutraj substancoj:
La nutra enhavo plej utilas ĉe manĝado de la krudaj aŭ ĝermigitaj semoj. Ĉar sojfabo estas inter la malmultaj legomoj, kiuj enhavas ĉiujn ok esencajn aminoacidojn, ĝi estas aparte valoraj por la nutrado de vegetaranoj. Gras-libera (degrasita) sojfaba manĝaĵo estas signifa kaj malmultekosta fonto de proteino por animala furaĝado kaj multaj antaŭkuiritaj rubomanĝoj; sojoleo estas alia produkto de prilaborado de la sojfaba kultivado. Ekzemple, sojfabproduktoj kiel ekzemple teksturita vegetaĵa proteino (TVP) estas ingrediencoj en multaj viandaj kaj laktaĵaj produktoj.[1] Sojfaboj produktas signife pli da proteinoj je akreo ol la plej multaj aliaj uzoj de tero.[2]
Tradiciaj nonfermentitaj manĝuzoj de sojfaboj inkludas sojlakton, kaj de ĉi-lasta tofuo kaj jubo. Fermentitaj manĝaĵoj inkludas sojsaŭcon, fermentitan sojpaston, nattoon, kaj tempeon, inter aliaj. La oleo estas uzita en multaj industriaj aplikoj. La ĉefproduktantoj de sojo estas Usono (36%), Brazilo (36%), Argentino (18%), Ĉinio (5%) kaj Barato (4%)..[3][4] La faboj enhavas signifajn kvantojn de fita acido, alfa-linolea acido, kaj isoflavonoj.