Sokrato de Konstantinopolo

Σωκράτης ὁ Σχολαστικό
(380-439)
"Eklezia Historio", verko de Sokrato el Konstantinopolo, eldonita en 1853.
"Eklezia Historio", verko de Sokrato el Konstantinopolo, eldonita en 1853.
Persona informo
Naskiĝo 380
en Konstantinopolo
Morto 439
en Konstantinopolo
Lingvoj antikva greka
Ŝtataneco Bizanca imperio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo teologo
verkisto
historiisto de kristanismo
historiisto Redakti la valoron en Wikidata
Verkoj Historia Ecclesiastica
vdr

Sokrato de Konstantinopolo (en greka Σωκράτης ὁ Σχολαστικός},[1] n. ĉ. 380; m. post 439), konata ankaŭ kiel Sokrato Skolastiko, estis kristana eklezia historiisto de la 5-a jarcento, samtempulo de Sozomen kaj Teodoreto.

Li estas la aŭtoro de Historia Ecclesiastica ("Eklezia Historio", Ἐκκλησιαστική Ἱστορία) kiu kovras la historion de la plej antikva kristanismo dum la jaroj 305–439.

  1. La tradicia epiteto "Sokrato Skolastiko" ne estas bone fondita en frua tradicio, laŭ ties plej ĵusa eldonisto, Theresa Urbainczyk, Socrates of Constantinople: Historian of Church and State (Ann Arbor: University of Michigan Press) 1997. ISBN 0-472-10737-2. Sur la titolpaĝoj de kelkaj survivantaj manuskriptoj li estas nomita sĥolastikos ("lerneja").

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne