Solanacoj | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
solano Solanum L. | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
La solanacoj[2] (latine Solanaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo solanaloj (Solanales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 100 genrojn kaj pli ol 2400 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas solano[2].
La specioj de tiu familio estas moltigaj plantoj aŭ arbedoj aŭ arboj. Ili vivas ĉefe subtropike, tropike.
La folioj de la specioj estas simplaj aŭ kunmetitaj. La sepaloj, petaloj estas kunkreskintaj, la stemenoj fandiĝis al la kolorbazo.
Ili havas la floroformulon ĝenerale: Ka(5) Ko(5) +A5 G(2) , kie la substrekita 2 signifas supre starantan ovarion.