Solaris | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Kelkaj eldonoj de Solaris (de supre): pola, rusa, angla, germana, itala, hispana, hungara, turka, bulgara, finna kaj ĉeĥa. | |||||
literatura verko | |||||
Aŭtoroj | |||||
Aŭtoro | Stanisław Lem | ||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | pola lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Eldondato | 1961 | ||||
Ĝenro | psikologia romano • malmola sciencfikcio • planeda kosma opero • sciencfikcio • filozofia fikcio • metaphysical science fiction | ||||
Loko de rakonto | Solaris | ||||
| |||||
Solaris estas romano de la pola verkisto Stanisław Lem, tradukita en multajn lingvojn, kiun oni trovas klasikaĵo de sciencfikcio. Por la unua fojo ĝi estis publikigita en 1961 de la Eldonejo de la Ministerio pri Nacia Defendo de Pollando. La verko estas rakonto pri malsukcesa kontakto de la homaro kun fremda intelekto.
La romano estas la plej fama verko de Lem kaj en Pollando, kaj eksterlande[1]. Lia tutmonda famo komenciĝis per ĝi[2]. La aŭtoro sukcesis krei la plej originalan vizion de eksterterano en la historio de sciencfikcio[3]. Problemoj, kiujn tuŝas la romano, estas: la nekapablo kompreni la Universon, la senpoveco de la scienco fronte al ekstertera vivoformo kaj la fortomanko de homo, kiu ekster sia planedo ne povas liberigi sin de la balasto de surteraj memoroj kaj pikoj de konscienco.
La romano eldonita antaŭ 60 jaroj estis revolucia por la sciencfikcio. Ĝi prezentis la plej originalan bildon de eksterterulo, tiel fremda por nia civilizacio, ke verŝajne neniel komprenebla. Lem vortigas la motivon, kiun poste li plurfoje uzos en siaj beletraĵoj: siaspecan fatalon de la homa raso, fizike kaj mense limigita, kaj rezulte nekapabla atingi la ĉiaman celon – kompreni aŭ konkeri la mondon.
Laŭ Boris Strugackij la romano de Lem apartenas al dek plej bonaj verkoj de la literatura ĝenro kaj plej forte – rekte aŭ nerekte – influis la mondan sciencfikcion de la 20-a jarcento ĝenerale kaj precipe la rusan sciencfikcion[4].
<ref>
; neniu teksto estis provizita por ref-oj nomataj retejo
; $2